Vikipedio:Ŝlositaj paĝoj
El Vikipedio
Ŝlosi kaj malŝlosi paĝon povas nur Administranto.
Paĝo povas esti ŝlosita pro diversaj kaŭzoj. Informo poste haveblas en la protokolo. Paĝo estos ŝlosita de Administranto se la Vikipediistoj konsentas pri ĝia ŝlosado ĉi- sube.
[redaktu] Petoj pri malŝloso
Se vi trovas ŝlositan paĝon kaj pensas, ke la ŝloso ne plu necesas, vi povas peti malŝloson ĉi tie.
- Mi petas malŝloson de Gladbeck. Ŝajnas, ke tiu artikolo estis ŝlosita en 2004 pro unufoja spamo. -- Robert Weemeyer 17:50, 1. Nov 2006 (UTC)
-
- Farite. Marcos 00:13, 2. Nov 2006 (UTC)
Ekde Literaturo mi ŝatus vidi plusendon al Latina kaj unu al Greka = al Helena. Greka kaj Helena ja iasence estas identaj esprimoj - en la artikoloj mem eblos distingi inter klasika, helenisma, bizanca ktp-a ĝis moderna Greka literaturo (volontege!). Kaj en la artikolo pri la Latina mi volonte same distingos inter klasika, postklasika, mezepoka, renesanca kaj plej nova latina literaturo / ree: volonte! Sed nuntempe ne havas sencon redakti tiajn paĝojn, ĉar la plusendo al Latina kaj Greka ambaŭ alvenas nur al tute sensistema paĝo klasika literaturo, kiun prefere mi ŝatus eĉ tute forigi aŭ maksimume uzi kiel ian plusendopaĝon por atingi Latina kaj Greka kaj Hebrea kaj Ĉina kaj Sanskrita ktp ktp... Krome en la paĝo Literaturo la indiko epopeo plusendas al poemo. Eraro!!! Gerrit Berveling Zwolle Nederlando
gerrit.en.madzy@planet.nl
[redaktu] Petoj pri ŝloso
Se iu paĝo estas daŭre vandalita, aŭ se tie okazas akra redakta milito, vi povas peti ĝian ŝloson ĉi tie. Indiku ĉu ĝi estu tute ŝlosita (nur redaktebla de Administrantoj) aŭ ĉu ĝi estu duone ŝlosita (redaktebla de ĉiuj ensalutintoj).