Epopeo
El Vikipedio
Epopeo estas longa poemo. Ĝi rakontas per objektiva prezentado (kontraste al la liriko) ekzemple la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas iel etnon, popolon, civiliz-epokon, el patria, religia aŭ mora perspektivo. Aliaj epopeoj interlaĉas serion da aventuroj aŭ historioj, kiel faras ekzemple Ovidio. Kelkaj fakuloj alkalkulas ankaŭ la ĝenron didaktika epopeo (Lukrecio, Manilio k.m.a.) al la epopea ĝenro.
La plej famaj epopeoj en la Greka kaj Latina lingvoj estas:
ambaŭ atribuataj al Homero
- Argonaŭtikaĵoj de Apolonio de Rodiso
- Pri la Naturo de Lukrecio
- Eneado de Vergilio
- Metamorfozoj de Ovidio
- Astronomiko de Manilio
- Farsalaĵoj aŭ Civitana Milito de Lukano
Etimologie la vorto epopeo devenas el la greka lingvo.
[redaktu] Komparu kun:
Poezio ~ Poemo ~ Eposo (evitinda) ~ Sagao ~ Legendo ~ Historio