Životice u Nového Jičína
El Vikipedio
Životice u Nového Jičína estas montara vilaĝo troviĝanta en distrikto Nový Jičín. La vilaĝo ricevis sian nomon laŭ persona nomo "Žibota". Vivas ĉi tie 565 loĝantoj.
[redaktu] Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1399. Životice apartenis ekde la jaro 1411 al sinjorujo Štramberk kaj ekde 1558 ĝis pereo de feŭdismo al sinjorujo Nový Jičín. En la 17-a jarcento la vilaĝo estis germanigita.
Parto de Životice estis ankaŭ vilaĝo Zdislavice, kiu troviĝis en valo inter montoj Jedlí kaj Hlásnice, kaj verŝajne ĝi pereis pro naturplago. Komence de la 18-a jarcento vivis en arbaroj ĉirkaŭ Životice taĉmento de rabistoj subgvide de Gajdušek, kiu terurigis la tutan ĉirkaŭaĵon. Eĉ kiam Gajdušek estis en 1719 kun kelkaj siaj samideanoj ekzekutita en Nový Jičín, kelkaj restintaj rabistoj maltrankviligis ĝis la jaro 1736 senĉese tiun ĉi regionon.
Dum la Protektorato Bohemio kaj Moravio Životice fariĝis parto de Germanio. La vilaĝo estis liberigita la 6-an ĝis la 7-an de majo 1945.
Ekde la 1-a de januaro 1993 ĝi estas memstara vilaĝo.
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Nový Jičín | |
▼ | |
Albrechtičky ~ Bartošovice ~ Bernartice nad Odrou ~ Bílov ~ Bílovec ~ Bítov ~ Bordovice ~ Bravantice ~ Frenštát pod Radhoštěm ~ Fulnek ~ Heřmanice u Oder ~ Heřmánky ~ Hladké Životice ~ Hodslavice ~ Hostašovice ~ Jakubčovice nad Odrou ~ Jeseník nad Odrou ~ Jistebník ~ Kateřinice ~ Klimkovice ~ Kopřivnice ~ Kujavy ~ Kunín ~ Lichnov ~ Luboměř ~ Mankovice ~ Mořkov ~ Mošnov ~ Nový Jičín ~ Odry ~ Olbramice ~ Petřvald ~ Příbor ~ Pustějov ~ Rybí ~ Sedlnice ~ Skotnice ~ Slatina ~ Spálov ~ Starý Jičín ~ Studénka ~ Suchdol nad Odrou ~ Šenov u Nového Jičína ~ Štramberk ~ Tichá ~ Tísek ~ Trnávka ~ Trojanovice ~ Velké Albrechtice ~ Veřovice ~ Vražné ~ Vrchy ~ Vřesina ~ Závišice ~ Zbyslavice ~ Ženklava ~ Životice u Nového Jičína | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |