Příbor
El Vikipedio
Příbor estas urbo, kiu situas 11 km de urbo Nový Jičín.
La vilaĝo estas menciata en la jaro 1178. Urbo Příbor estis fondita de grafo Frank Hückeswagen en la jaro 1251 en paralelograma bazplano. La placo estis de komence diagonale trahakita per la tn. Pola vojo. Fine de la 13-a jarcento aĉetis la urbon olomouca episkopo Arno kaj Příbor tiel fariĝis komune kun burgo Hukvaldy unu el administraj kaj ekonomiaj centroj de olomouca episkopujo. Fine de la 14-a jarcento estis la urbo ĉirkaŭbarita per remparoj kun tri enirejpordegoj. En la 16-a jarcento evoluis precipe teksprofesioj kaj komerco. Fine de la 17-a jarcento olomouca episkopo Karel la II-a el Lichtenštejn alkondukis ĝis Příbor piaristojn, kiuj ĉi tie fondis en la jaro 1694 gimnazion kaj kolegion. En la jaro 1875 estis fondita instruista instituto, en la jaro 1882 la germana minoritato realigis malfermon de germana unuklasa lernejo, kiu ekzistis ĝis fino de la II-a mondmilito. Dum la II-a mondmilito Příbor estis aligita al la germana regno.
La placo havas arkadojn en tri flankoj. Estas ĉi tie ŝirmata 44 burĝaj domoj kun plejparte renesancaj kernoj el la 2-a duono de la 16-a jarcento. En Příbor naskiĝis: en la jaro 1856 Sigmund Freud, la konata psikiatro kaj fondinto de psikoanalizo, J. I. Buček (1714 – 1791; ekde la jaro 1776 li estis profesoro de sciencoj en praga universitato), Řehoř Volný (1793 – 1871; li estis nomata patro de moravia topografio). Sigmund Freud kaj Řehoř Volný havas en la urbo monumentojn.
Loko, kie Antonín Sattek gvidis kursojn pri Esperanto.
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Nový Jičín | |
▼ | |
Albrechtičky ~ Bartošovice ~ Bernartice nad Odrou ~ Bílov ~ Bílovec ~ Bítov ~ Bordovice ~ Bravantice ~ Frenštát pod Radhoštěm ~ Fulnek ~ Heřmanice u Oder ~ Heřmánky ~ Hladké Životice ~ Hodslavice ~ Hostašovice ~ Jakubčovice nad Odrou ~ Jeseník nad Odrou ~ Jistebník ~ Kateřinice ~ Klimkovice ~ Kopřivnice ~ Kujavy ~ Kunín ~ Lichnov ~ Luboměř ~ Mankovice ~ Mořkov ~ Mošnov ~ Nový Jičín ~ Odry ~ Olbramice ~ Petřvald ~ Příbor ~ Pustějov ~ Rybí ~ Sedlnice ~ Skotnice ~ Slatina ~ Spálov ~ Starý Jičín ~ Studénka ~ Suchdol nad Odrou ~ Šenov u Nového Jičína ~ Štramberk ~ Tichá ~ Tísek ~ Trnávka ~ Trojanovice ~ Velké Albrechtice ~ Veřovice ~ Vražné ~ Vrchy ~ Vřesina ~ Závišice ~ Zbyslavice ~ Ženklava ~ Životice u Nového Jičína | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |