1869
El Vikipedio
1869 estis normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
[redaktu] Eventoj
- Zamenhof eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj li devis eliri pro rava malsano.
- La Sueza Kanalo solene inaŭguratas. Geologie, Afrik-Eŭrazio ĉesas ekzisti, donante al la mondo du kontinentojn Afriko kaj Eŭrazio.
- Usono : Utaho : La unua transkontinenta fervojo en Usono kompletiĝis kiam la du flankoj kunvenis en Promontory Point kaj tie enbatis oran spikon.
- Eldonita la unua brazila bildstrio: As Aventuras de Nhô-Quim & Zé Caipora de Angelo Agostini.
- Francisco Correia Vasques kreis muzikon "Zé Pereira".
- Thomas H. Huxley kreis teorion (kaj vorton) pri agnosticismo.
- 5-a de januaro Armeo de Trilanda Alinco eniris Asuncionon (Milito de la Trilanda Alianco).
- Japanio: La privilegioj de daimioj estis abolitaj.
- 4-a de marto: Ulysses S. Grant iĝis prezidento de Usono.
- 15-a de septembro: Brazila leĝo malpermesas vendon de sklavoj publike;
- Aleksandrovsk-Saĥalinskij (Rusio) fondita.
[redaktu] Naskiĝoj
- 4-a de januaro: Charles Crane, urbestro de Honolulu (m. 1958)
- 22-a de januaro: Alice-Leontine Farges, franca esperantistino (m. nekonata)
- 8-a de marto: Josef F. Khun, ĉeĥa esperantisto kaj idisto (m. 1928)
- 23-a de marto: Calouste Gulbenkian, armena naftokomercisto kaj filantropo (m. 1955)
- 25-a de aprilo: Macuda Cuneĵiro, japana esperantisto (m. 1931)
- 20-a de majo: Paulo Prado, brazila verkisto
- 2-a de oktobro: Mohandas K. Gandhi, barata politikisto (m. 1948)
- 18-a de oktobro: Johannes Linnankoski, finna verkisto (m. 1913)
- 11-a de novembro: Gaetano Bresci, itala anarkiisto (m. 1901)
- 22-a de novembro: André Gide, franca verkisto kaj tradukisto (m. 1951)
[redaktu] Mortoj
- 8-a de marto: Louis Hector Berlioz, franca romantika komponisto (n. 1803)
- 31-a de marto: Allan Kardec, franca edukisto kaj responsulo pri la bazaj spiritismaj libroj (n. 1804)