Utaho
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Utaho
Utaho (angle, Utah [JU-ta]) fariĝis la 45-a ŝtato de Usono je la 4-a de januaro 1896.
Post la mortiĝo de Joseph Smith, la fondinto de Mormonismo, Brigham Young gvidis sian popolon okcidenten, kaj fine al Valo Sallaga en 1847. La ĉefa obstaklo al ŝtatiĝo estis poligamio, kiun la eklezio fine rezignis. Arĝento malkovriĝis en 1863 kaj estis influo por allogo de multaj ne-mormonoj. Sed ankoraŭ du trionoj de la ŝtata loĝantaro estas mormona kaj la ŝtato restas konservativa.
La unua transkontinenta fervojo en Nordameriko kompletiĝis en 1869, kiam la du flankoj kuniĝis ĉe Promontory Point kaj enbatis oran spikon.
Uranio malkovriĝis en 1952 apud Moab.
Loĝantaro: 2,233,169 (en 2000)
Ĉefurbo: Salt Lake City (Sallagurbo, Esperante)
La TTT-ejo de Utaho en la angla: http://www.state.ut.us
|
|||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
|