Aŭstralia otido
El Vikipedio
Aŭstralia otido | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Ardeotis australis
J E Gray 1829 |
La aŭstralia otido, science Ardeotis australis, estas granda surtera birdo de familio otidedoj kaj ordo gruformaj. Ĝi vivas en herbejoj, maldensaj arbaroj aŭ terkultivejoj en norda Aŭstralio (jam ne tiom en sudoriento pro ĉasado kaj malgrandigo de la taŭga medio) kaj suda Novgvineo.
La viro estas ĝis 1,2 m granda kun enverguro de 2,3 m. La ino estas iom pli malgranda (0,8 m), sed kolore simila. Dorso, flugiloj kaj vosto estas helbrunaj kun punktitaj nigraj kaj blankaj partoj en la supra flanko de flugiloj. Kolo kaj kapo aperas blankoflavecaj kun nigra krono. Kruroj estas flavaj aŭ flavecaj.
Kiam ili sentas danĝeron, aŭstraliaj otidoj ofte montras sinkaŝan pozon kun rekta kolo kaj beko ĉielen. Ili povas forkuri aŭ ekflugi kiel lasta eblo.
Plejparte aŭstraliaj otidoj vagas sekvante pluvon kaj manĝaĵojn, kiu konsistas el semoj, fruktoj, insektoj, lacertoj, etaj birdoj kaj ronĝuloj.