Otidedoj
El Vikipedio
Koria Otido | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Ardeotis kori
Rafinesque 1815 |
La otidoj estas grandaj surplankaj birdoj kiuj plej ofte loĝas en seka malferma kamparo -eĉ terkulturataj- kaj stepoj en la Malnova Mondo. Ili formas la familion de Otidedoj de ordo Gruoformaj. Tiu familio konsistas je 25 specioj el kiuj 21 ekzistas en Afriko, kie tutcerte naskiĝis tiu familio. Poste ili disvastigis al sekaj ebenaĵoj en Azio, Aŭstralazio kaj Eŭropo, sed ne al Ameriko aŭ Antarkto. Oni ne konfuziĝu kun la otidoj aŭ Kaŭkenoj de la Nova Mondo, kiuj apartenas al genro Chloephaga.
[redaktu] Priskribo
La otidoj estas ĉiomanĝantaj kaj nestas surplanke. Ili piediras solene kaj fortike per fortaj kruroj kun grandaj fingroj kaj dume serĉas manĝajojn per bekofrapoj. Tamen ili estas timemaj kaj kaŭras aŭ kuras je la plej malgranda okazo de danĝero. Ili havas larĝajn flugilojn -per kiuj ili sekure forflugas fortike- kun fingraj flugilpintoj kaj allogaj bildoj dumfluge. Multaj bunte montregas plumaron dum seksa pariĝado. Otidoj estas sociaj bestoj escepte dum bredado sed ne akceptas homan proksimecon.
Plej granda parto de tiuj specioj estas ĉu endanĝerigitaj ĉu malpliiĝintaj pro mediperdo aŭ eĉ ĉasado, ofte eĉ en lokoj kie ili estas protektataj.
[redaktu] Specioj
- Granda otido, Otis tarda
- Araba otido, Ardeotis Arabs
- Koria otido, Ardeotis kori, subspecioj kori kaj struthinuclus
- Hindia otido aŭ Granda hindia otido, Ardeotis nigriceps
- Aŭstralia otido, Ardeotis australis
- Hubarao aŭ Koluma otido, Chlamydotis undulata, subspecioj undulata kaj fuertaventurae
- Makkvina otido, Chlamydotis macqueenii
- Neotis ludwigii
- Neotis denhami
- Neotis heuglinii
- Nubia otido, Neotis nuba
- Eupodotis senegalensis
- Blua otido, Eupodotis caerulescens
- Eupodotis vigorsii
- Eupodotis rueppellii
- Eupodotis humilis
- Lophotis savilei
- Lophotis gindiana
- Lophotis ruficrista
- Nigra otido, Afrotis afra
- Afrotis afraoides
- Lissotis melanogaster
- Lissotis hartlaubii
- Bengala otido, Houbaropsis bengalensis
- Sypheotides indica
- Malgranda otido, Tetrax tetrax