Aŭtodidakto
El Vikipedio
Aŭtodidakto aŭ pli bone memlernanto, estas homo, kiu instruas/is sin mem per objekta lern-materialo, sen lernejo aŭ instruantoj. Sinonimo estas "memlernanto"/"memlerninto".
Aplikate al iu persono, la vorto povas esprimi certan respekton pro malfacile atingitaj kapabloj, sed ankaŭ certan malfidon, ĉu la akiritaj kapabloj estas samkvalitaj kiel lerneje akiritaj. Al ĉi-lasta nuanco ekzemple tendencas la novelo "La naŭzo" de Sartro, en kiu rolas homo nomata nur "La Aŭtodidakto"; tiu akiras sian klerecon trastudante laŭalfabete ĉiujn librojn de publika biblioteko.