Persono
El Vikipedio
Persono laŭ la kutima senco aludas al vivanta homo. Tamen, filozofie, diskuto pri la termino ekzistas, ĉu la termino estu pligrandigata aŭ malpligrandigata, aŭ kio formas personecon.
Origine, la Latina vorto persona indikis la teatro-maskon, kiun portis la aktoroj. Do, se aktoro malaperis de la scenejo kaj surmetis novan personon (maskon), li tuj estis nova rolulo. Persono en tiu senco estas do la deekstere videbla rolulo. Laŭ kelkaj tio ankaŭ estas la origina signifo de l' kristana dogmo de la Dia Triunuo: tri personoj signifas do ke estas tri "roluloj", kiujn ni homoj perceptas: la Patro (Kreanto de ĉio), la Filo (Jesuo Kristo) kaj la Sankta Spirito (kiu ĉiun inspiras).
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Persone - rokbando.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Filozofia terminologio | Famaj personoj | Socio | Biologio | Psikologio | Filozofio | Teologio | Antropologio | Juro