Adolf Lanz
El Vikipedio
Jörg Lanz von Liebenfels (* 19-a de julio 1874 en Vieno; † 22-a de aprilo 1954 en Vieno; fakte Adolf Joseph Lanz) estis rasideologo komence de la 20-a jarcento kaj baza ideologo de la naziaj instruoj.
Unu el la plej interesaj estis ellaborita de Adolf LANZ, kiu nomis sin Jörg LANZ von Liebenfels. Li iam estis monaĥo en Heiligenkreuz kaj lia monaĥa nomo estis Georg, de kiu Jörg estas germana formo.
La plej gravaj eldonaj aktivadoj de LANZ estis lia verko Theozoologie («Di-zoologio»), en kiu li priskribas, ke la dioj kaj idoloj de la antikvaj homoj estis duonbestoj aŭ duonhomoj, kiujn la homoj bredis por seksumi kun ili, kaj ke Jesuo estis arja saĝulo, kiu kontraŭbatalis tiun ĉi sodomion. Krome li propagandas en tiu ĉi verko la rasan purigan bredadon (Rassenreinzucht) kiel la vojon al la saviĝo de la homaro, kiu tiel povas reatingi la paradizon, el kiu ĝi estis elpelita pro la miksado de la rasoj: de la di-similaj blonduloj, arjuloj kun la demonsimilaj nigruloj.
Krome LANZ eldonis modestan revuon Ostara, en kiu li pli propagandis sian instruon.
Kial okupiĝi pri tiu ĉi strangulo? – Gravas la sekvoj de la LANZa pensado: En sia libro Mein Kampf Adolf Hitler priskribas, kiel li kontaktiĝas al Ostara. Kaj fakte oni en la posta reala politiko de la nazia Germanujo vidas multajn paralelaĵojn al la pli fruaj postuloj en la verkoj de LANZ.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://lexikon.idgr.de/l/l_i/liebenfels-lanz-von/liebenfels-lanz-von.php
http://www.bautz.de/bbkl/l/lanz_v_l.shtml
http://www.mysteria3000.de/archiv/lc/liebenfels.htm
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: