Vieno
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la Aŭstria urbo. Por aliaj signifoj, vidu Vieno (apartigilo).
Geografio > Eŭropo > Aŭstrio > Vieno
Blazono | |
---|---|
![]() |
|
Bazaj datumoj | |
landa ĉefurbo: | Vieno |
Mapo: Vieno en Aŭstrio | |
![]() |
|
Politiko | |
urbestro | Michael Häupl (SPÖ) |
reganta partio | SPÖ |
mandataj proporcioj en la komunuma konsilio (100 mandatoj): |
SPÖ 55 ÖVP 18 Verduloj 14 FPÖ 13 |
lasta balotado: | 23-a de oktobro 2005 |
Enloĝantaro | |
enloĝantoj: | 1.550.123 (15-a de majo 2001) |
denseco de enloĝantoj: | 3.736 enloĝantoj/km² |
Geografio | |
areo: | 414,65 km² |
plej alta punkto: | 543 m (Hermannskogel) |
plej malalta punkto: | 151 m (Lobau) |
Administra subdivido | |
distriktoj: | 1 urbo kun propra statuto 23 distriktoj |
komunumoj: | 1 |
- el tiuj urboj: | 1 |
Mapo: Vieno kaj urbodistriktoj | |
![]() |
Vieno (germane Wien) estas la ĉefurbo kaj Federacia Lando de la respubliko Aŭstrio.
Vieno troviĝas apud ambaŭ bordoj de la Danubo, 40 km for de la limo al Slovakio kaj la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj apud la rivero Vieno. Ekkonilo de Vieno estas la Stefana Katedralo, sidejo de la ĉefepiskopo de Vieno.
Vieno estas la sidejo de diversaj internaciaj organizaĵoj kiel la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj la Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA). Vieno estas la tria UNO-urbo. La urbocentro de Vieno estas rigardata kiel Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
Vieno konsistas el 23 distriktoj (vidu Vienaj Urbodistriktoj).
Enhavo |
[redaktu] Muziko
En muzikhistorio, Vieno estas ligita al du grupoj de gravegaj komponistoj verkantaj tie, nome la 1-a (Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven) kaj 2-a Vienaj ŝkoloj (Arnold Schönberg, Alban Berg, Anton Webern). Aliaj gravaj Vienaj komponistoj estas ekz-e Franz Schubert, kaj Johann kaj Josef Strauss.
[redaktu] Vidindaĵoj kaj gravaj konstruaĵoj:
- Prater
- katedralo sankta Stefano
- Hofburg (kun la Internacia Esperanto-Muzeo)
- Palaco Schönbrunn
[redaktu] Partneraj urboj
Vieno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Zagrebo (Kroatio), ekde 1994
Tel-Avivo (Israelo), ekde 2005
Beogrado (Serbio), ekde 2003
Varsovio (Pollando), ekde 2001
Moskvo (Rusio), ekde 1991
Budapeŝto (Hungario), ekde 1990
Bratislavo (Slovakio), ekde 1993
Krome ok distriktoj de Vieno havas partnerajn rilatojn kun urboj kaj urbodistriktoj en Japanioio, kaj ses distriktoj havas partnerajn rilatojn kun provincoj, urboj kaj distriktoj en Ĉinio.
La Jozefa Urbo (Josefstadt, la 8-a distrikto de Vieno) kune kun la samnomaj distriktoj Jozefa Urbo (Józsefváros) en Budapeŝto kaj Timişoara konsistigas la "Ligon de Jozefaj Urboj".
[redaktu] Esperanto en Vieno
- En 1912 Vinzenz Miksche kreis stenosistemon "Esperanta taĥigrafio".
- Vieno akceptis kvar Universalajn Kongresojn de Esperanto - dum 1924, 1936, 1970 kaj 1992.
- En la urbo troviĝas la Internacia Esperanto-Muzeo.
[redaktu] Esperantistaj Gravuloj
Vieno estis hejmurbo de L. L. Zamenhof (dum lia fakstudo pri oftalmologio), Theodor Fuchs, Richard Schumann, Walter Smital, Albert Mair kaj Siegfried Lederer. Vieno krome estas naskiĝurbo de Rudolf Michael Frey, Alfred Schauhuber kaj Rolf Wanka.
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Wien. (Vieno). Ĉefurbo de Aŭstrujo; 1,866.000 loĝantoj. 16-a UK 6-14 aŭg 1924 kun 3 100 partoprenantoj el 40 landoj. Decidoj pri la kongresa regularo, lingva disciplino, rezolucio pri neŭtraleco. Poste: multjara batalado por pagi la gravan deficiton. - 5-a kongreso de SAT 11-15 aŭg. 1925 kun ĉ. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decido, ke SAT restos supertendenca. Malaprobo pri futurismaj lingvaj eksperimento. - Antaŭkongreso 7 jul. 2 aŭg. 1929 kun la plimulto de la partoprenantoj de la 21-a UK, kun parolado de la ŝtatprezidanto Miklas okaze de la inaŭguro de la Int. E-Muzeo, fondita en 1928. - Int konferenco „E en la lernejon kaj praktikon“, 20-24 majo 1934. Source: Press |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
oficialaj paĝoj de la urbo
Georgiev: EŬROPA UNIO: Vieno grave profitos de la EU-plivastigo] el Monato (gazeto) (2003/11, p.10)