Aita Mare
El Vikipedio
Aita Mare (hungare Nagyajta) estas komunumo en Rumania nordokcidente de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 1417 loĝantojn (hungaroj), en 1992 960 (96% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi havis gravan poteristindustrion. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre apartenas al ĝi Aita Medie.
[redaktu] Renomaj personoj
- József Ajtai (18-a jarcento) poteristo,
- Farkas Cserei (1668-1756) historiisto.
- István Nagyajtai Kovács (1799-1872) historiesploristo.
- Dávid Molnos (1778-1836) verkisto, historifontesploristo.
- István Bara (1805- 1865) natursciencisto.
- János Kriza (28-a de junio 1811 - Kolozsvár, 26-a de marto 1875) poeto, folklorkolektinto. [1].
- Zoltán Finta (7-a de aprilo, 1896 - Budapest, 6-a de oktobro 1947) ĵurnalisto, poeto.
- József Bihari (1901-1981) aktoro honorigita je Kossuth-premio.