Aita Medie
El Vikipedio
Aita Medie (hungare: Középajta) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 1417 loĝantojn (hungaroj), en 1992 960 (96% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre apartenas ĝi al Aita Mare.
[redaktu] Renomaj personoj
- József Benkő (Bardoc, 20-a de decembro 1740 - 28-a de decembro 1814) botanikisto, historiisto, reformita pastro de la vilaĝo.
- Endre Barabás (5-a de marto 1870 – Budapest, 25-a de majo 1945) pedagogia verkisto.
- Imre Gyenge (30-a de septembro 1939 - Sibiu, 9-a de junio 1986) skulptisto.