Ajmaroj
El Vikipedio
La ajmaroj estas indiĝena popolo en Sud-Ameriko, parolante la ajmaran lingvon. Ili vivas en areo de Andoj sur altebenaĵoj en Bolivio (ĉ. 30-40% de la loĝantaro), en suda Peruo (ĉ. 5% der de la loĝantaro) kaj (eta nombro, ĉ. 0,3% de la loĝantaro) en norda Ĉilio.
[redaktu] Origino
Pri la origino de la ajmaroj ekzistas diversaj tezoj.
La indiĝenaj aŭtoroj reprezentas ĉefe tiun tezon, ke la ajmara kulturo venas de la anda altkulturo Tiwanaku (1580 a.K - 1172 p.K.): La iama imperia teritorio kungruas kun nuna lingvoareo de la ajmara. La ĉefurbo de Tiwanaku-imperio situas je 3600 m kaj havis en la 12-a jc. pli ol 40.000 loĝantojn. Tiu kulturo estis inter la unuaj komunumoj, kiuj konstruis per ŝtono. Kvankam la arkeologoj elfosis tuin urbon nur sesone, ĝi apartenas nun al la plej gravaj vidindaĵoj de Sud-Ameriko.
Ilia lingvo, la ajmara, estas oficiala lingvo en Bolivio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.lenguandina.org
http://www.aymara.org
http://www.aymara.org/index_eng.php
http://lucy.ukc.ac.uk/EthnoAtlas/Hmar/Cult_dir/Culture.7828
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.