Andoj
El Vikipedio
Andoj - tiel nomiĝas la plej longa montarĉeno de la planedo Tero. La andaj montoj etendiĝas laŭlonge de la okcidenta bordo de Sud-Ameriko, de Venezuelo trans Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio ĝis Ĉilio kaj Argentino. Ili konsistas el du, kelkregione eĉ pluraj, ĉefaj ĉenoj. En la meza parto (en Peruo, Bolivio, nordaj Ĉilio kaj Argentino) la ĉenoj situas tre diste. Tie ili ĉirkaubaras centran altebenon (Altiplano), sur kiu troviĝis la kerno de la imperio de la Inkaoj.
La plej alta monto de Ameriko, Akonkagvo (Aconcagua) estas 6.959 metrojn alta. La suda parto de la montaro formas la naturan limon inter Argentino kaj Ĉilio.
Pluraj pintoj estas aŭ estis vulkanoj. Al ili apartenas krom Akonkagvo Chimborazo (6267 m), Cotopaxi (5897 m), Tupungato (6800 m), Illimani (6682 m), Misti (5822 m), Ŭaskarano (6768 m), Llullaillaco (6723 m), kiuj estas samtempe la plej altaj montoj de la montara ĉeno.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.