Ajuno
El Vikipedio
Ajuno (El Aaiún kaj Laâyoune respektive en la hispana kaj franca lingvoj) estas la ĉefurbo de Okcidenta Saharo, teritorio en la nordokcidento de Afriko, kiu estis kolonio de Hispanio kaj nun estas okupata de Maroko, kun disputata internacia statuso.
La loĝantaro de la urbo estas de ĉ. 200.000 homoj, parte originaj de la apuda teritorio, kaj parte transloĝigitaj de la maroka administracio.
Ajuno estis jam la ĉefurbo de la tradicia teritorio de Saguia el Hamra kaj de la hispana kolonia administrado.