Akcipitroj
El Vikipedio
?Akcipitroj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Vidu tekston. |
Akcipitroj de genro Accipiter estas tagaj rabobirdoj. Ties familia proksimeco kun agloj, aliaj akcipitroj de aliaj genroj kaj eĉ kun Malnovmondaj vulturoj estas rimarkinda. Tamen la rilato kun falkoj estas ne tiom proksimeca. Kaj Strigoj aŭ Novmondaj vulturoj estas sufiĉe malproksimaj.
Akcipitroj de genro Accipiter estas rabobirdoj adaptitaj al vivo en arbaro kaj lokoj kie estas tro da vegetaro. Tiele iliaj flugiloj estas adaptitaj je manovro en tiu medio: relative mallongaj, larĝegaj kaj rondformaj. Male, ili havas longan voston por ŝtiri direkton rapide.
Tiuj birdoj estas agresemaj. Ili ĉasas per rapida ekflugo ekde gvatejo kiam ili vidas predon tute neatendantan atakon. Pro tiu rapideco kaj agresemo foje akcipitroj vundiĝas kontraŭ branĉoj aŭ bastonoj, foje nur en plumaro, sed foje ankaŭ en ostoj kio povas malhelpi vivtenon kaj postan morton de la akcipitro.
Multaj el tiuj specioj estas migrantaj, aliaj loĝantaj. Dum migrado videblas granda nombro da birdoj. Aliaj vivas ĉu sole ĉu popare ene de arbaroj aŭ proksime de ties bordoj. Esta sceptoj kaj kelkaj specioj adaptiĝis vivi en arboj de terkulturita kamparo aŭ eĉ de urbaj aŭ ĉeurbaj zonoj.
- Accipiter genro
- Accipiter poliogaster
- Kresta akcipitro Accipiter trivirgatus
- Accipiter griseiceps
- Accipiter toussenelii
- Accipiter tachiro
- Accipiter castanilius
- Ŝikro Accipiter badius
- Accipiter butleri
- Mallongkrura akcipitro Accipiter brevipes
- Accipiter soloensis
- Accipiter francesii
- Accipiter trinotatus
- Accipiter novaehollandiae
- Accipiter fasciatus
- Accipiter melanochlamys
- Accipiter albogularis
- Accipiter haplochrous
- Accipiter rufitorques
- Accipiter henicogrammus
- Accipiter luteoschistaceus
- Accipiter imitator
- Accipiter poliocephalus
- Accipiter princeps
- Accipiter superciliosus
- Accipiter collaris
- Accipiter erythropus
- Accipiter minullus
- Accipiter gularis
- Besro aŭ Hindia akcipitreto Accipiter virgatus
- Accipiter nanus
- Accipiter erythrauchen
- Accipiter cirrocephalus
- Accipiter brachyurus
- Accipiter rhodogaster
- Accipiter madagascariensis
- Accipiter ovampensis
- Nizo Accipiter nisus
- Accipiter rufiventris
- Accipiter striatus
- Accipiter chionogaster
- Accipiter ventralis
- Accipiter erythronemius
- Kupera akcipitro Accipiter cooperii
- Accipiter gundlachi
- Accipiter bicolor
- Accipiter chilensis
- Accipiter melanoleucus
- Accipiter henstii
- Akcipitro Accipiter gentilis
- Accipiter meyerianus