Akcipitro
El Vikipedio
?Akcipitro Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Akcipitro fare de Louis Agassiz Fuertes
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Accipiter gentilis (Linnaeus, 1758) |
Akcipitro estas vorto kiu utilas por nomi la tutan birdan genron Accipiter, kiu enhavas ĉirkaŭ 50 speciojn aŭ pli specife utilas por nomi la plej konatan el tiuj specioj, nome Accipiter gentilis.
La akcipitro (accipiter gentilis) estas mezgranda rabobirdo de familio akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj, precize en ties subfamilio de accipitrinae.
Temas pri tre disvastigita specio tra la tuta mezvarma zono de norda hemisfero, tio estas Kanado, okcidenta Usono, Eŭropo -kun Skandinavio-, Turkio, Nordazio (Siberio), Japanio kaj centra Ĉinio. Pli ofte ĝi estas loĝanta specio, sed birdoj el plej malvarmaj regionoj el Kanado kaj Siberio migras vintre suden.
Tiu specio nestas en arboj (ĉefe arbaroj proksimaj de malfermaj kampoj), per konstruo de nova granda nesto ĉiujare, sed ankaŭ povas profiti forlasitajn nestojn de aliaj birdoj. Ĝi ĉasas birdojn kaj mamuletojn en arbaro, per kaptado pro surprizo kiam ili falflugas ekde gvatejo. Ili povas predi bestojn tiom grandaj kiel leporo aŭ fazano. La voĉo estas akra skriĉ.
Tiu rabobirdo havas mallongajn larĝajn flugilojn kaj longan voston, ambaŭ tre utilaj por manovri en arbaro inter arboj. La virbirdo havas blugrizan dorson kajgrizblankan striitan suban parton, ĝi estas 49-56 cm longa kaj havas enverguron de 93-105 cm. La ino estas multe pli granda (58-64 cm longa kaj enverguro de 108-127 cm) kaj pli griza. La junuloj estas pli brunaj kaj la ventraj strioj estas vertikalaj anstataŭ horizontalaj kaj sur pli flava koloro. Ĉiuj havas malhelan kapon kaj videblega blanka strio surokula. Tiu aspekto dumripoze: griza dorso, striataj ventro kaj brusto, malhela kapo kaj strio hela surokula estas komuna kun la ino de nizo, kiu tamen estas multe pli malgranda.
Dumfluge la subaj partoj estas helaj kaj striataj, kapo blanka kaj zono ĉirkaŭ la flavaj kruroj ankaŭ blanka; en longa vosto kvar malhelaj strioj. Flugilpintoj malhelaj.