Akompano
El Vikipedio
En muziko akompano estas la arto ludi kune kun solisto aŭ ensemblo en subtena maniero, aŭ muziko tiel ludata. Akompanaj figuroj estas gestoj uzataj ripete en la akompano, ekz.:
- Alberti-baso kaj aliaj arpeĝoj
- ripetfrazoj
Harmonia akompano estas muziko ludata por akompani linion de melodio; ĝi estas kutime akorda kaj ludata de instrumentoj kiel (akustika aŭ elektra) gitaro, piano, orgeno, kaj basgitaro, sed ĝin povas ludi ankaŭ instrumentoj, kiuj ordinare ludas la melodion, kiel la violono. En plej multa tonala muziko la melodio kaj akompano estas verkitaj el la sama grupo de tonaltoj kaj ĝin dividas, sed en multa netonala muziko la melodio kaj akompano estas elektitaj el tute apartaj grupoj de tonaltoj, ofte el malsamaj tonaltsesoj.
Akompanisto estas iu, kiu profesie ludas akompanojn. Multaj klasikaj pianistoj famiĝis kiel akompanistoj kaj ne kiel solistoj; la plej bone konata ekzemplo estas verŝajne Gerald Moore, kiu estas bone konata kiel gvida akompanisto.
Akompano povas konsisti el ripetfrazoj aŭ esti libera.
Vidu ankaŭ: Konstanta baso
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.