Al Gore
El Vikipedio
Albert Arnold "Al" GORE, Jr. [ALbrt ARnold AL GOR ĜUnjar] (naskiĝis 31-an de marto 1948) estas usona politikisto de la demokrata partio. De 1993 ĝis 2001 li estis la 45-a vicprezidento de Usono, sub prezidento Bill Clinton. En la jaro 2000 li mem estis kandidato por la posteno de prezidento, sed venkis tiam la republikano George W. Bush.
[redaktu] Biografio
Al Gore junior estas la filo de Albert Gore senior, iama senatano por la ŝtato Tennessee por la demokratoj, kaj Pauline Gore. Dum sia junaĝo li loĝis en lernejaj periodoj en hotelo en la usona ĉefurbo Vaŝingtono, kie laboris lia patro. Somere li loĝis en Carthage en Tennessee, kie li helpis je la farmbieno de la familio.
En 1965 Gore iris al la universitato de Harvard, kie li ekkonis Tipper Aitcheson, kun kiu li poste edziĝis. Al Gore finstudis en junio 1969, kun "Government" ("regadscienco") kiel ĉefa fako.
Iom poste li volontulis por helpi en la Vjetnama milito. Li estis milita korespondento ĝis 1971. Poste li dum kvin jaroj laboris kiel korespondanto de la gazeto "Tennessean", kiu havas sifejon en Nashville.
En la printempo de 1976 Gore elektiĝis en la Usona Domo de Reprezentantoj. En 1978, 1980 kaj 1982 li reelektiĝis. En 1984 li ekestis senatano; tion li plufaris ĝis 1992, kiam li ekestis vicprezidento. Li estis prezidentokandidato jam en la jaro 1988, sed tiam dum la antaŭelektoj ene de la demokrata partio estis preferata Michael Dukakis. En 1992 li ekestis vicprezidento sub Bill Clinton kaj en la jaro 2000 li estis la demokrata prezidentokandidato.
[redaktu] Gore kiel filmisto
Post lia malvenko en la prezidentaj balotoj de la jaro 2000, Gore komencis doni prelegojn. Ĉefe li esprimas dum ili lian maltrankvilecon pri la ekologia evuluo de la planedo en la rolo de la homo en ĝi. La prelegoj de Gore formas la bazon de la filmo-dokumentario An Inconvenient Truth (eo:la malkonvena vero) pri la forceja efiko. Tiu ĉi filmo estas tutmonde granda sukceso kaj multe helpis plikonsciiĝi pri la urĝa bezono de pli da mediprotekto.