Aldo (kantvoĉo)
El Vikipedio
La voĉkategorio aldo (lat. altus = „alta“, vox alta = „alta voĉo“) signifas en la muziko la pli malaltan voĉon de ambaŭ inaj aŭ knabovoĉoj (knabaldo). La voĉamplekso proksimumas g-e’’.
La nomo devenas de la plurvoĉa virkantado precipe de la mezepoko, en kiu la aldo estis la plej alta voĉo, kantata kun brusta aŭ falseta-registro. la dua voĉo estas la t.n. kontratenoro aŭ –aldo. Vira aldo ofte apleksas e-e’’ (kastritoj ofte antingas ankaŭ la d’’’).
Analoge al la kantvoĉa registro aldo ankaŭ ĉe muzikinstrumentoj ekzistas alda sonregistro.