Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin
El Vikipedio
Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN, ruso. Naskiĝis en la 14-a de marto 1868 en Kazan. 27 jarojn imposta specialisto en financministerio, poste 10 jarojn advokato. En 1920 transloĝiĝis eksterlanden kaj en 1927 pastriĝis. En 1928 fariĝis paroĥestro en la rusa ortodoksa preĝejo en Leipzig. Esperantisto de 1910. Kunfondis la Esperanto-Societon en Kovno (Litovio), en Petrogrado fondis Internacian Esperantan Komercan Ĉambron, kiu ricevis ankaŭ subvencion. Liajn Esperantajn laborojn partoprenis liaj edzino (mortinta en 1926) kaj filino.