Aleksej Staĥanov
El Vikipedio
Aleksej Grigorjeviĉ STAĤANOV (ruse Алексей Григорьевич Стаханов; 21-an de decembro 1905/3-an de januaro 1906 en Lugovaja ĉe Orjol; m. 5-an de novembro 1977 en Ĉistjakove ĉe Doneck) produktis 102 tunon da karbo en unu skipo, la 31-an de aŭgusto 1935 en karbokaverno kiel minhakisto en Donecka baseno. Tiel li troplenumis 13-oble la validan labornormon. Tiukaze oni falsigis la ciferojn kaj helpis lin 7 kunlaboristoj. Post tio organizis la sindikatoj kaj la KPSU la Staĥanov-movadon, por altigo de la laborproduktemo en la Sovetunio kaj oni faris el li ekzemplon. Li estis premiita.
Tiu laborrekordo iĝis bazo por la fortaj altigoj de la labornormoj. Sekvo de tio estis malaltiĝo de la kvalito.
Vidu ankaŭ: Adolf Hennecke