Alena Růžičková-Pavlínová
El Vikipedio
Alena RŮŽIČKOVÁ-PAVLÍNOVÁ (naskiĝis la 8-an de julio1910 en Holešov - mortis la 19-an de julio 2003 en Brno), aktorino de la teatro "Fratoj Mrštík" en Brno kaj profesorino de JAMU.
Ŝi preparadis kulturajn vesperojn en la E-klubo en Brno, prezentadis poezion kaj ankaŭ prozon, ekzemple la apokrifojn de Karel Čapek en la traduko de Josef Vondroušek. Ŝia deklamado kompletigadis koncertojn de la artistoj de Janáček-operejo kaj konservatorio por klubanoj. En sia aktora kaj pedagogia laboro ŝi disvastigadis la ideojn de la esperantismo, eĉ de la scenejo antaŭ la publiko ĉe specialaj spektakloj okaze de siaj vivjubileoj.
Honora membrino de ĈEA.