Karel Čapek
El Vikipedio
Karel ČAPEK (9-a de januaro 1890 - 25-a de decembro 1938) naskiĝis kiel filo de kuracisto en Malé Svatoňovice (nord-orienta Bohemio). Gimnazion li studis en Hradec Králové kaj Brno, akademian gimnazion en Prago. Filozofion li studis en Prago, Berlino kaj Parizo kaj farigis doktoro de la lasta surbaze de disertacio pri pragmatismo. Redaktoro kaj dramaturgo. Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felietonoj kaj vojaĝpriskriboj. Jen ili: Italaj Folioj*, Anglaj Folioj*, Ekskurso en Hispanion*, Skizoj el Nederlando* kaj Vojaĝo Norden*.
En R.U.R., Rossum's Universal Robot's* li kritikas maŝinan civilizon kaj emfazas neceson de humanismo kaj amo, garantianta eternecon de l' vivo. El Vivo de Insektoj*, komedia dramo, verko, kie li verdiktas super homa avidado, pri trompaj seksĝuoj kaj militista braveco. Blanka Malsano* decidege kontraŭdiktatora kaj porpaca, en Milito kontraŭ Salamandroj* transiras la komenca humuro kaj satiro al senpovo de homo kontraŭ ribeliĝintaj amfibiaj robotoj. Rakontoj el la unua poŝo* kaj Rakontoj el la dua poŝo*, detektivaj okazaĵoj spritaj, brilaj, aventuraj kaj realismaj. Trilogio Hordubal*, Ordinara vivo*, Aerolito* ravas en ekstremo per sia epikeco, ĉarmaj kaj koraj estas liaj Naŭ Fabeloj*, destinitaj por la infanoj. Afero Makropulos* okupiĝas pri problemo de korpa senmorteco kaj ĝia vaneco. Pluaj verkoj estas Krakatit, Fabriko je Absoluto, komedio Rabisto, k. a.
K. Čapek scias paroli pri la plej ordinaraj aferoj de la vivo, ŝatas ilin kaj transformas al miraklo, scias poeziigi la plej simplajn objektojn, scias rigardi iun aferon tute nekutime kaj same diri la plej validan veron; li vojaĝis tra la mondo kaj rigardis ĝin per okuloj de impresiĝema infano, miris pri ĝi, kaj skribis ĉion, kio tuŝis lian koron. Kaj estis nenio, kio ne impresus lin. Čapek estas utopiema, sed restas sur bazo de humila humanismo. Etan servon al la vivo kaj homo li metas super utopiojn, simplan amon kaj ordinaran heroecon super kapturnajn konceptojn de frida racio. La stila majstreco de Čapek proksimiĝas pli kaj pli al la rakonta legereco kaj kerna simpleco. Ankaŭ ĵurnalismon li metis en la servojn de romano kaj rakonto.
Ĉio ĉi estas grandaj kvalitoj artismaj kaj samtempe homaj kaj tial ili subigas plene la legantojn.
(* signifas ke nomo estas esperantigita)
Enhavo |
[redaktu] Verkaro de Karel Čapek
[redaktu] Komune kun la frato Josef
- Zářivé hlubiny (1916) (Radiantaj profundoj)
- Lásky hra osudná (1916) (Amludo fatala)
- Krakonošova zahrada (1918) (La ĝardeno de Krakonoš)
- Devatero pohádek a ještě jedna od Josefa Čapka jako přívažek (1932) (Naŭ fabeloj kaj ankoraŭ unu de Josef Čapek pezaldone)
[redaktu] Memstaraj verkoj
- Boží muka (1917) (Dia suferado, Kalvario)
- Loupežník (1920) (Rabisto)
- Trapné povídky (1921) (Ĝenaj rakontoj)
- RUR (1921) (Rossumaj Universalaj Robotoj)
- Věc Makropulos (1922) (Afero Makropulos)
- Továrna na absolutno (1922) (Fabriko je absoluto)
- Ze života hmyzu (1922) (El la vivo de insektoj)
- Italské listy (1923) (Italaj folioj)
- Anglické listy (1924) (Anglaj folioj)
- Krakatit (1924) (Krakatito)
- Adam Stvořitel (1927) (Adamo Demiurgo)
- Povídky z jedné kapsy (1929) (Rakontoj el unu poŝo)
- Povídky z druhé kapsy (1929) (Rakontoj el la dua poŝo)
- Výlet do Španěl (1930) (Ekskurso en Hispanion)
- Marsyas čili na okraj literatury (1931) (Marsiaso aŭ marĝene de la literaturo)
- Obrázky z Holandska (1932) (Bildoj el Holando)
- O věcech obecných čili Zóon politikon (1932) (Pri aferoj ĝeneralaj aŭ Zóon politikon)
- Dášenka čili život štěněte (1933) (Danjo aŭ la vivo de hundido)
- Hordubal (1933) (Hordubal)
- Povětroň (1934) (Meteoro)
- Obyčejný život (1934) (Ordinara vivo)
- Cesta na sever (1936) (Vojaĝo norden)
- Válka s mloky (1936) (Milito kontraŭ salamandroj)
- První parta (1937) (La unua skipo)
- Bílá nemoc (1937) (Blanka malsano)
- Matka (1938) (Patrino)
[redaktu] Postmorte eldonitaj verkoj
- Měl jsem psa a kočku (1939) (Mi havis hundon kaj katon)
- Život a dílo skladatele Foltýna (1939) La vivo kaj verkaro de komponisto Foltýn)
- Kalendář (1940) (Kalendaro)
- O lidech (1940) (Pri la homoj)
- Ratolest a vařín (1946) (Junbranĉeto kaj laŭro)
- Bajky a podpovídky (1946) (Fabloj kaj subrakontoj)
- Obrázky z domova (1953) (Bildoj el la hejmlando)
- Věci kolem nás (1954) Aferoj ĉirkaŭ ni)
- Sloupkový gambit (1957) (Kolumna gambito)
- Listy Olze (1971) (Leteroj al Olga)
[redaktu] Esperantlingvaj tradukoj
[redaktu] Eldonitaj
- (1926). Čapek, Karel: R. U. R. Rossumaj Universal Robotoj. Kolektiva dramo je enkonduka komedio kaj 3 aktoj. Laŭ la 3-a ĉeĥa eldono esperantigis ... Moraviaj Esperanto Pioniroj. Olomouc, Moraviaj Esperanto Pioniroj 1926. 108, [2] p. 20,5 x 14,5. - Dediĉita al UEA. - Presis B. Knechtl, Olomouc. Orig.: R. U. R. Rossum's Universal Robots (1920).
- (1930). Čapek, Karel: Ŝtelita kakto. Tradukis el la ĉeĥa: Rud. Hromada, Praha, La Progreso [1930]. 14 p. 16,4 x 10,3. = Speciala represo el La Progreso [12, 1930-01, n-o 1, p. 2 - 6]. Orig.: Ukradený kaktus [1929).
- (1938) Čapek, Karel: La blanka malsano. Triakta dramo en 14 bildoj. El la ĉeĥa tradukis Th. Kilian. Olomouc, Moraviaj Esperanto Pioniroj 1938. 100 p. 20,5 x 15. - Presis Jaroslav Strojil, Přerov. Orig.: Bílá nemoc [1937].
- (1948). Čapek, Karel: Skizoj pri Nederlando. Kun desegnaĵoj de l'aŭtoro. El la ĉeĥa lingvo tradukis G.J. Degenkamp. Reviziis laŭ la originalo E. Faulhaber-Ĉiŝkovská. Amsterdam, Libroservo, F. L. E. [1948]. 96 p. 19,5 x 12. Orig.: Obrázky z Holandska [1932]. Rec.: Esp-ista, 4, 1949-05, n-o 5, p. 39.
- (1970) Čapek, Karel: Libro de apokrifoj. Tradukis Josef Vondroušek kun lingva konsultiĝo de Rudolf Hromada, Tomáš Pumpr kaj Reto Rossetti. Eldonis Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Praha. Grafika aranĝo de Věra Suchánková. Por la preso preparis Čestmír Knobloch. Presis Státní tiskárna n.p., závod 2, Praha 2. 109 p., 20,5 x 12,3. = Depresaĵo el la literatura aldono de la gazeto PACO, 1969.
- (1981). Čapek, Karel: Rakontoj e1 unua poŝo kaj Rakontoj e1 la dua poŝo. Esperantis Josef Vondroušek. Bildoj Milan Labašta. Prago, Ĉeĥa Esperanto-Asocio 1981. 285, [3] p. 20,3 x 14,5. - Presis Východočeské tiskárny, n. p., Pardubice, filio Trutnov. Orig.: Povídky z jedné kapsy [1928]. Povídky z druhé kapsy [1929].
- (1994) Karel Čapek: Milito kontraŭ Salamandroj, eldonis KAVA-PECH kunlabore kun ĈEA, tr. Josef Vondroušek, por la eldono preparis Esperanta Literatura Fondaĵo Brno
Eldonita verko pri Karel Čapek
- (1987) Karel Čapek, ĈEA, 32 p., 3000 ekz., tr. J.Vondroušek
[redaktu] Manuskriptoj
- Danjo aŭ la vivo de hundido (tr. M. Bartovská)
- Naŭ fabeloj (tr. J. Vondroušek)
- Hordubal-Meteoro-Ordinara vivo (tr. J. Vondroušek)
- El la vivo de insektoj (tr. J. Vondroušek)
- Afero Makropulos (tr. J. Vondroušek)
- Italaj folioj (tr. J. Vondroušek)
- Anglaj folioj (tr. J. Vondroušek)
- Ekskurso en Hispanion (tr. J. Vondroušek)
- Krakatit (lastaj ĉapitroj) (tr. F. Vaněk)
- Milito kontraŭ salamandroj (2-a parto) (tr. T. Pumpr)
(Multaj rakontoj aperis en E-gazetaro en tradukoj de Miloš Lukáš, Rudolf Hromada k.a.)
[redaktu] Tradukoj Esperanten
Kelkaj el la verkoj de Čapek estis esperantigitaj kaj eldonita de la Moraviaj Esperanto-Pioniroj dum la jardekoj 1920 kaj 1930. R.U.R. - Rossumaj Universal-Robotoj kaj La blanka malsano (tradukis Th. Kilian) estas nun senpage elŝuteblaj kiel dosieroj PDF ĉe http://www.esperanto.nu/eLibrejo/.