Amerika nigra hematopo
El Vikipedio
Amerika nigra hematopo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Haematopus bachmani
Audubon 1838 |
La Amerika nigra hematopo, Haematopus bachmani, estas facile videbla nigra birdo kiu troviĝas en strandoj de okcidenta Norda Ameriko. Pli precize ekde la insularo de Aleŭtianoj en Alasko ĝis marbordo de duoninsulo Baja California aŭ Malalta Kalifornio.
La Amerika nigra hematopo estas la ununura membro de la familio de (Hematopedoj) en la plej granda parto de sia teritorio koincidante nur iomete kun la Amerika hematopo (H. palliatus) en marbordo de Baja California. En ĝia teritorio estas komune nomata surloke nur kiel Nigra hematopo, sed tiu nomo estas uzata ankaŭ kompreneble por la Nigra hematopo, H. ater, kaj por la Afrika nigra hematopo, H. moquini. La scienca nomo Haematopus bachmani estis konstruita de John James Audubon el tiu de lia amiko John Bachman. La specio ne estas konsiderata kiel minacata.
[redaktu] Aspekto
La Amerika nigra hematopo estas granda tute nigra vadbirdo 9 cm longa kun brilruĝa longa beko kaj rozkoloraj kruroj. Ĝi havas brilflavan okulon kaj ruĝan okulringon. Pri ties plumaro oni devas diri, ke ĝi varias iomete el nordo suden ĉar ĝi estas iom pli malhela norde.
[redaktu] Konduto
La Amerika nigra hematopo vivas ĉe sia teritorio ĉiam proksime de strandoj kaj ĉefe de ŝtonaj strandaj partoj. Ĝi manxas en intertajda zono,
manĝante marajn senvertebrulojn, ĉefe moluskojn kiel mitulojn, lapojn kaj aliajn. Ili manĝas ankaŭ krabojn. Ili ĉasas tra la intertajda zono per rigarda serĉado ofte tiom proksime de akvabordo ke ili devas iom ekflugi por eviti ondojn. Ili uzas ties fortikajn bekojn por depreni moluskojn kaj malfermi konkojn.
La Amerika nigra hematopo estas teritoria birdo dum nestosezono, defendante ties manĝejojn kaj nestejojn. Kelkaj paroj restis kune dum multajjaroj. Nestoj estas truoj surplankaj kie etaj ŝtonetoj kaj konkofragmentoj estas lokitaj per bekotuŝado.
Ĉirkaŭ 2 aŭ 3 ovoj estas demetataj sur la nesto. Ili estas fortaj kaj kapablas travivi altajn tajdojn. La idoj povas elnestiĝi post unu tago kaj restos en la teritorio longe, ĝis 40 tagoj. Junuloj restos en la teritorio ĝis la venonta bredsezono. Se la gepatroj migras, la tiujaraj idoj migros kun ili; tiu okazas des pli ofte ju pli norde.
[redaktu] Referencoj
- {{{atestantoj}}} ({{{jaro}}}). {{{titolo}}}. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je {{{elŝutdato}}}.
- Black Oystercatcher, The Birds of North America No 155 B. Anders & G. Falxa