András Kós
El Vikipedio
Arto > Belarto > Skulptarto
András KÓS (kooŝ) estas hungara skulptisto en Rumanio naskita la 4-an de novembro 1914 en Stana. Kiel infano li verkis fabelojn, ilustris kaj presigis ilin en la laborejo de sia patro. Li pristudis desegnon en Timişoara inter 1934 kaj 1938. Post reveno de la militkaptiteco en 1948 li fariĝis teatrodekoraciisto en Cluj-Napoca. De 1950 ĝis 1980 li estis profesoro en la Artaltlernejo Ion Andreescu en Cluj-Napoca. En 1990 en Cluj-Napoca kaj 1991 en Szentendre, Hungario li havis retrospetivajn ekspoziciojn. Li verkis la de si mem ilustritan verkon sub titolo Élet és rajz (Vivo kaj desegno) aperinta en 2004. Li estas la filo de Károly Kós.