Károly Kós
El Vikipedio
Arkitekturo > Arto > Belarto > Grafiko > Literaturo > Hungarlingva Literaturo
Károly KÓS estis hungara arkitektisto, grafikisto, verkisto, literaturorganizinto en Rumanio. Li naskita en Hungario la 16-an de decembro 1883 en urbo Temesvár (nun Rumanio), kaj mortinta la 24-an de aŭgusto 1977 en Cluj-Napoca. Li akiris maturdiplomon en Cluj-Napoca en 1901, diplomon de arkitekta inĝeniero en Budapeŝto en 1907. Li estis la renoviginto de la stilo de hungara arkitekturo sekvinte la anglajn arkitektojn John Ruskin kaj William Morris kaj la finan arkitekton Eero Saarinen. En 1918 oni nomumis lin profesoro sur la katedron de arkitekturo de la Industriarta Artlernejo en Budapeŝto, sed li ne okupis ĝin: "...mi opinias, ke en Transilvanio oni plibezonas min" kaj revenis tien. (Transilvanio fariĝis tiam parto de Rumanio). En 1924 li fondis la sendependan libroeldonejon Erdélyi Szépmíves Céh kaj kune kun Szolnay Sándor en 1931 la asocion de artistoj Barabás Miklós Céh. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la literatura revuo Erdélyi Helikon (1926-1944).
Enhavo |
[redaktu] Konstruaĵoj de li projektitaj
- Reformita paroko en Óbuda, Budapest (1908–1909)
- Romkatolika preĝejo, Zebegény (1908–1909) – kun Jánszky Béla
- Pavilonoj en Bestĝardeno (ekz. Birdodomo), Budapest (1909–1910) – kun Zrumeczky Dezső
- Loĝdomo en Stana ;la „Varjúvár” (1910)
- Lernejo en strato Városmajor, Budapest (1910–1912) – kun Györgyi Dénes
- Centro de Laborist-kaj Oficistkolonio „Wekerle”, Budapest (1912–1913)
- Székely Nemzeti Múzeum (Sikula Nacia Muzeo), Sepsiszentgyörgy (1911–1912)
- Reformita preĝejo, Kolozsvár, Monostori út (1912–1913)
- "Kós-ház”, "Kós-domo" (konstruiĝis en 1931) Miskolc, Görgey u. 32
- Műcsarnok, Kolozsvár (1943) (Artaĵekspoziciejo)
- Parte restarigado de la nskiĝdomo de reĝo Matiaso la 1-a, Kolozsvár (1944)
[redaktu] Literaturaj verkoj kaj studoj
- Erdély népi építészete (1908)
- Atila Királról Ének - balado (1909, 1923)
- Régi Kalotaszeg (1911)
- Testamentum és agrikultura (1915)
- Sztanbul (1918)
- Gálok - romaneto (1919, 1930)
- Kiáltó Szó - flugverkaĵo (1921)
- Erdély kövei (1922)
- Varjú-nemzetség -romano (1925)
- A lakóház művészete (1928)
- Erdély (1929) - kulturhistoria skizo
- Kalotaszeg (1932)
- Az országépítő - romano (1934)
- Budai Nagy Antal - dramo (1936)
- István király - dramo (1942)
- A székely nép építészete (1944)
- Erdély népi gazdasági építészete (1944)
- Falusi építészet (1946)
- A kollektív gazdaság üzemi épületberendezése (1954)
- Mezőgazdasági építészet (1957)
[redaktu] Bibliografio
- Varró János: Kós Károly, a szépíró. Dacia Könyvkidó, Kolozsvár, 1973.
- Anthony Gall: Kós Károly műhelye: Tanulmány és Adattár. The Workshop of Károly Kós: A Study and Documentation. Budapest, Mundus Kiadó, 2002, 527 pp. (Parallel text in Hungarian and English.)