André Baudet
El Vikipedio
André BAUDET (bode), franco, inĝeniero-industriisto. Naskiĝis en la 18-a de aprilo 1876 en Parizo. Eminentulo en la komercaj rondoj, en kaj ekster Francujo. Prezidinto de multaj komercaj oficialaj societoj. Prezidis la Parizan Komercan Ĉambron dum 4 jaroj, kaj la kunvenon de la Komercaj Ĉambroj. En 1921, komisiita por raporti al la Komerca Ĉambro de Parizo pri utileco kaj elekto de internacia helplingvo, li komencis sian studon skeptike, sed rapide fariĝis konvinkoplena Esperantisto, penetrigis la lingvon en la komercon en kaj ekster Francujo, Esperantigis multajn komercajn ĉambrojn. Delegito de la Pariza Komerca Ĉambro al la Kongresoj de Ĝenevo (1922), Venecio (1923), Parizo (1925). Fondis kaj prezidas la Asocion Esperanto kaj Komerco. Al li Esperanto dankas siajn progresojn en la komercaj rondoj de Francujo. Verkis broŝurojn pri Esperanto kaj Komerco, rimarkindan paroladon kun kurso de Esperanto en unu horkvarono, kaj La komerco antaŭ kaj post cent jaroj prelego farita ĉe la 24-a UK. L. BASTIEN.