André Tardieu
El Vikipedio
André (-Pierre-Gabriel-Amédée) TARDIEU (n. 22-an de septembro 1876 en Parizo – m. 15-an de septembro 1945) estis franca politikisto, trifoja ĉefministro de Francio, kiu provis daŭrigi politikon de Georges Clemenceau post la unua mondmilito.
Li studis en la École Normale Supérieure, poste laboris kiel diplomato, pli poste kiel eksterpolitika redaktoro de Le Temps. Oni elektis lin en 1914 al la Parlamento, dum la unua mondmilito soldatservis ĝis 1916. Li partoprenis en teksto-verkado de Traktato de Versajlo.
Li estis por mallonga tempo ministro pri la liberigitaj teritorioj (Elzas-Lotaringio) en la Clémenceau-registaro. Post retiriĝo de Clémenceau, li rifuzis ĝis 1926 servon de ĉiu registaro. Li porparolis en la Parlamento kaj la gazeto, ke oni malpliigu la punŝarĝojn de Germanio. Li laboris pli poste – en regsitaro de Raymond Poincaré – kiel publiklaborafera,pli poste entern-afera ministro. Li estis en 1929-30 dufoje ĉefministro, kaj daŭrigis politikon de la ŝtataj elspezoj. En du registaroj de Pierre Laval li laboris kiel agrikultura ministro (1931-32) kaj militarafera ministro (1932), poste (20-an de februaro 1932.) ĉefministro. Post kiam li malsukcesis en la ĝeneralaj elektoj de 1932, li demisiis kaj retiriĝis el la aktiva politikado en 1936.
[redaktu] Verkoj
- La France et les alliances (1908)
- La Paix (1921)
- Devant l'obstacle (1927)
- La Révolution à refaire (du volumoj, 1936–37)