Anzino
El Vikipedio
?Anzino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Anzinoj
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Quercus ilex L. |
La anzino estas speco de kverko (Quercus ilex), nomata ankaŭ ilekskverko, verda kverko aŭ ĉiamverda kverko.[1]
Ĝi abundas en la sudo de Hispanujo, ekzemple en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzujo. Ĉefe per anzinaj glanoj nutriĝas t.n. iberaj porkoj, kies ŝinko estas unu el la plej aprezataj. Tiaj porkoj vivas kaj kuras libere sur vastegaj anzinaroj. Ankaŭ gruoj ŝategas tiujn glanojn kaj sin nutras per ili (plus diversaj bulboj semoj, ktp) dum ili travintras en Ekstremaduro.
[redaktu] Piednotoj
- ↑ La vorton anzino, kompromisan inter pluraj lingvoj de Iberujo, ekuzis en Esperanto Jorge Camacho kaj aliaj membroj de la Ibera Skolo.