Porko
El Vikipedio
"Mara porketo", "eta mara porko", "porko el Gvineo", "porko el Hindio" estas la alia besto, vidu pri ĝi en kavio.
?Porko Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc) |
||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Porkino kaj porkido
|
||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
Sus scrofa domesticus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
|
Porko estas doma dikhaŭta mamulo (Sus scrofa domesticus) el la ordo de parhufuloj, familio de suedoj, ne remaĉanta, kiun oni grasigas por homa nutrado.[1] Ĝi havas diversajn subspeciojn laŭ breda celo. Ĝi estis origine bredita por viando, graso (lardo), el kiuj nun gravas la vianda celo. Dum la speciokrucigoj oni celas rapide kreskantan porkon rilate al la donita furaĝo. Ĝi estas tre idema besto, havante de 5-12 porkidojn, tiel ĝi povas sin pli facile reprodukti kaj multobligi ol aliaj bestoj kun 1-2 idoj (bovo, ĉevalo, ŝafo). Ĝia bleko estas nomita la grunto.
Ĝia viando estas ŝatata en la neislamaj landoj, ĉar la muslima instruo malpermesas manĝon de porko.
Ekzemple, same en hispana kiel en tajvana kuir-artoj oni manĝas kiel viandon ĉion venantan el korpo de porko: ŝinkon, kolbasojn, orelojn, muzelon, lardon, eĉ ĝian sangon. En Brazilo, la nazo, oreloj kaj piedoj estas rigarditaj kiel noblaj viandoj, male, en Usono oni uzas ilin kiel manĝo al hundoj.
En Hispanujo ĝi aparte abundas en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzujo, per la glanoj de kies multaj anzinoj ili nutriĝas, libere vivante en la kamparo.
[redaktu] Diversaj
Porko estas esenca por farado de Brazila nacia plado, la Feijoada. Porko estas en multaj kulturaj eĉ ofendiga vorto.
En Brazila folkloro Porko rilatas al 18-a nombra grupo, t.e., ciuj nombroj finitaj per 69-70-71-72.
vidu ankaŭ:
- mangalico, hungara grasporko