Apio
El Vikipedio

Apio estas ĉefurbo de Samoo. La urbo situas sur la norda marbordo de la insulo Upolu kaj estas la sola haveno de la lando. En Apio vivas ĉ. 34.000 homoj. (popolnombrado el 1991).
La plej gravaj ekonomiaj branĉoj estas la produktado de bananoj, kopro kaj kakao. En la lastaj jaroj iĝis grava enspeza fonto la fiŝkaptado. Plimulto de la kaptitaj fiŝoj estas eksportitaj al Japanio.
La urbopejzaĝon dominas la 7-etaĝa registara konstruaĵo, financita far Ĉinio.
La tombo de Robert Louis Stevenson troviĝas sur monteto rande de la urbo.
Haveno de Apio je krepusko, dum la festo de sendependeco de 2003. |