Appenzell Ausserrhoden
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Svislando > Appenzell > Appenzell Ausserrhoden
Appenzell Ausserrhoden | |
---|---|
Bazaj informoj | |
administra(j) sidejo(j) : | registaro Herisau juĝejo kaj polico Trogen |
areo: | 243 km² (rango 23) |
loĝantoj: | 52'800 (2004) (rango 21) |
loĝdenso: | 217 loĝantoj/km² (rango 12) |
aliĝo al la konfederacio: | 1513 |
mallongigo: | AR |
lingvoj: | germana |
retejo: | Appenzell Ausserrhoden |
Mapo | |
La kantono Apencelo Ekstera estas membroŝtato de la Svisa Konfederacio. Ĝi situas en la nordoriento de Svislando.
En la oficialaj lingvoj de Svislando ĝi havas la sekvajn nomojn: germane Appenzell Ausserrhoden; france Appenzell Rhodes-Extérieures; itala Appenzello Esterno; kaj romanĉe Appenzell Dador. La regiono estas germanlingva.
La nomo Appenzell (latine abbatis cella) signifas "posedaĵo abata". Tio aludas al la abatejo St. Gallen, kiu dum la mezepoko havis grandan influon sur la regionon. En 1411 la kantono Apencelo kontrakte ligiĝis al la Svisa Konfederacio kaj en 1513 iĝis plenmembro. La konfliktoj inter katolikoj kaj protestantoj post la Reformacio kondukis al dispartiĝo de la kantono dum 1597: la katolika parto eknomiĝis Apencelo Interna, la protestanta parto Apencelo Ekstera. La du partoj estas ĉirkaŭataj de kantono Sankt-Galo.
La kantono estas tiel nomata duon-kantono, ĉar en la svisa Kantona Konsilio ĝin reprezentas nur unu deputito, ne du.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.ar.ch
http://www.statistik.admin.ch/stat_ch/ber00/ekan_ar.htm
http://www.statistik.admin.ch/stat_ch/ber00/fkan_ar.htm
http://www.dialekt.ch/mp3/nordost/Herisau_Frehner_Landsgemein.htm
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |