Sankt-Galo
El Vikipedio
La urbo Sankt-Galo (germane St. Gallen, france St-Gall, itale San Gallo, romanĉe Son Gagl [son galj]) situas en la nord-oriento de Svislando kaj estas la ĉefurbo de la samnoma Kantono Sankt-Galo. Dum decembro 2005 la urbo havis 69.907 enloĝantojn.
La urba nomo deriviĝas de la irlanda sanktulo Galo (latine Gallus), kiu dum la 7-a jarcento fondis tie benediktanan monaĥejon kaj urbon. La urbanoj ekribelis kontraŭ la abatoj, kiuj estis ankaŭ imperiaj princoj, kaj fariĝis aliancanoj de la svisoj en 1454. En 1803 regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo oficiale iĝis svisa kantono.
[redaktu] En Esperanto
- Sankt-Galo estis la naskiĝloko de Hans Hermann Kürsteiner, iama prezidento de UEA.
[redaktu] Ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.