Arĥangelska provinco
El Vikipedio
Архангельская область Arĥangelskaja oblast1 |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
Ĉefurbo | Arĥangelsk 64°33′ N 40°32′E |
||||
La plej granda urbo | Arĥangelsk (351 600 2005) | ||||
Guberniestro | Nikolaj Kiseljov | ||||
Areo – entute sen Nenecio |
587 400 km² 410 700 km² |
||||
Popolnombro (2002) – entute – denseco sen Nenecio – entute – denseco |
1 336 539 2,28 / km² 1 294 993 3,15 / km² |
||||
Tempozono – somere |
UTC+3 UTC+4 |
||||
Fondita | 23. septembro 1937 | ||||
Retejo | www.dvinaland.ru | ||||
1transliterigita |
Arĥanglska provinco (ruse: Архангельская область [arĥangelskaja oblast]) estas provinco en nord-okcidenta Rusio. Ĝiaj najbaraj regionoj estas oriente Komia respubliko, sude Kirova kaj Vologda provincoj kaj okcidente Respubliko Karelio. Norde de la provinco estas Arkta Oceano. Ankaŭ insularoj Nova Zemlo (Nova tero), Solovecaj insuloj kaj Franc-Jozefa Lando apartenas al la provinco. Nordoriente situas Neneca aŭtonoma distrikto, kiu ankaŭ apartenas al la provinco, sed estas samtempe propra regiono de Rusio.
[redaktu] Geografio
[redaktu] Loĝantaro
Arĥangelska provinco havas 1 294 993 loĝantojn (2002) kaj la denseco estas 3,15 loĝantoj po kvadratkilometro (sen Nenecio). La plej grandaj urboj estas Arĥangelsk (351 626 loĝantoj en 2005) kaj Severodvinsk (197 363 loĝantoj).
[redaktu] Ekonomio
En Arĥangelska provinco situas multaj gravaj entreprenoj (lignoprilaboraj, fiŝkaptaj, maŝinkonstruaj ka.), aktiva mara haveno kaj aliaj ekonomie gravaj objektoj. Elstarigas la regionon ankaŭ la kosmodromo Pleseck apud urbo Mirnij.