Ashapurna Devi
El Vikipedio
Literaturo > Bengallingva literaturo
Ashapurna DEVI [aŝapurna devi] (n. la 8an de januaro 1909, Begampur, Hooghly, Okcident-Bengalo, Barato; m. la 13an de julio 1995, Kolkato, Okcident-Bengalo) estis fekunda verkistino en la bengala lingvo. Laŭ unu takso, ŝi verkis 175 romanojn, 30 novelarojn, 47 infanlibrojn, kaj 25 aliajn librojn!
Ŝiaj verkoj havas fortan inan fokuson. En ŝia plej fama romanaro -- la trilogio de Pratham Pratisruti (1964), Subarnalata (1966), kaj Bakul Katha (1973) -- ŝi esploras la ŝanĝiĝantan inan mondon kaj identigon en la subpreme patriarka socio de la 20a jarcento en Barato.
Pro la romano Pratham Pratisruti ("La unua promeso"), Ashapurna Devi iĝis la unua ina premiito (en 1976) de la premio Gjanpith, la plej prestiĝa belarta premio de la barata registaro.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.kamat.com/kalranga/wb/1949.htm bona foto de Ashapurna Devi
- http://www.meghdutam.com/crittemp.php?name=crit1.htm&&printer=0 anglalingva eseeto pri la influo de Aŝapurna Devi sur samptempulino
- http://www.ndsu.edu/RRCWL/V3/panjwani.html anglalingva eseo pri la serĉo por la libereco en inaj verkistoj barataj.