Barato
El Vikipedio
Noto: Ne konfuzu ĝin kun Papuo-Barato aŭ kun la geografia areo de Hindio.
Barata Respubliko |
|
Nacia himno: Jana-Gana-Mana |
|
Nacia devizo: satyam eva jayate (सत्यमेव जयते) |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | 24 lingvoj kies plej grava estas la Hindia |
Ĉefurbo | Nov-Delhio |
Religio(j) | Hinduoj (80,46%), Islamanoj (13,43%), Kristanoj (2,34%), Sikoj (1,87%), Budhistoj (0,77%), Ĝainistoj (0,41%), aliaj (0,72%) |
Areo % akvo |
3.287.590 km² 9,5% |
Loĝantaro Loĝdenso |
1.095.351.995 (2006) 324/km² |
Valuto | Barata rupio (INR) |
Horzono | UTC +5:30 |
TTT ; Landkodo ; Tel. | ..in ; IND ; 91 |
Politiko | |
Politika sistemo | Federacia respubliko |
Ŝtatestro | Prezidento Abdul Kalam (ekde 2002) |
Ĉefministro | Manmohan Singh |
Nacia tago | 26-a de januaro 1950 (respubliko) |
Sendependeco | 15-a de aŭgusto 1947 |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | Federacio Esperanto de Barato |
Barato estas ĉemara ŝtato en suda azio sur samnomata duoninsulo en Hinda oceano. Unuafoje la lando estis unuigita far Aŝoko (proksimume 273 - 232 a.K.), sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo almenaŭ de norda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj (320 - 414) okazis ekde la 5-a jarcento nova eriĝo. En la 8-a jarcento la parto de la norda Barato estis islamigita. Denove unuigis la landon nur unuaj regantoj de dinastio de Grandaj Mughaloj.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Barato estas la nomo preferata de Federacia Respubliko de Barato anstataŭ aŭ Hinda Unio. Ne konfuzu kun Hindio kiu arigas plurajn ŝtatojn (Barato, Pakistano, Bangladeŝo kaj Nepalo kaj estas la tuta subkontinento.
Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio)
Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso), % urbana: 28% (2000)
homoj por kv. km: 341,0 (2000)
homoj por kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: po 24,79 je 1000 homoj jare (2000, takso)
mortoj: po 8,88 je 1000 homoj jare (2000, takso)
migrantoj: po -0,08 je 1000 homoj jare (2000, takso)
mortokvanto de beboj: po 64,9 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj por virino: po 3,11 infanoj naskitaj de virino (2000, takso)
meza vivo longeco: po 62,5 jaroj por homo (61,89 por viroj, 63,13 por virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
17,85 | Mumbajo (antaŭe Bombajo) (#6 tutmonde) |
12,90 | Kolkato (antaŭe Kalkato) (#18 tutmonde) |
11,50 | Delhio (#21 tutmonde) |
6,60 | Ĉenajo (antaŭe Madraso) |
6,50 | Hajderabado |
5,50 | Bangaloro |
4,15 | Ahmadabado |
3,40 | Puneo |
2,50 | Laknaŭo |
2,45 | Kanpuro |
2,25 | Surato |
2,10 | Ĝajpuro |
2,05 | Nagpuro |
Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
[redaktu] listo de la 22 oficialaj lingvoj
- 850 lingvoj estas parolataj ĉiutage
- 24 lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj
- 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj en 1991):
(Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)m lingvo 337,27 hindia*1 69,59 bengala lingvo* 66,02 telugua 62,48 maratha* 53,01 tamila 43,41 urdua* 40,67 guĝarata* 32,75 kanara 30,38 malajala 28,06 orija* 23,38 panĝaba 13,08 asama* 7,77 maithala*2 (en 1981) 5,22 santhala 4,4 kaŝmira3 2,07 nepala 2,12 sindha 1,76 konkana 1,27 manipura 1,22 bodo 0,09 dogra 0,05 sanskrita - La lingvoj stelitaj (*) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon sanskritidan.
1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue (vidu)
Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.
legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)
[redaktu] Literaturoj
- bengallingva literaturo
- malajamlingva literaturo
- urdua poezio
- Premio Gjanpith
- vidu ankaŭ en anglalingva literaturo
[redaktu] Ŝtatoj de Barato
|
|
---|---|
Federaciaj ŝtatoj: Andra-Pradeŝo | Arunaĉal-Pradeŝo | Asamo | Biharo | Ĉhatisgaro | Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Ĝharkhando | Goao | Guĝarato | Harjano | Himaĉal-Pradeŝo | Karnatako | Keralao | Madhja-Pradeŝo | Maharaŝtro | Manipuro | Meghalajo | Mizoramo | Nagalando | Okcident-Bengalo | Oriso | Panĝabo | Raĝasthano | Sikimo | Tamilnado | Tripuro | Utarakando | Utar-Pradeŝo | |
Asociaj teritorioj: Andamanoj | Ĉandigaro | Dadro kaj Nagar-Havelio | Damano kaj Diuo | Lakŝadvipo | Nikobaroj | Pondiĉero | |
Teritorio de ĉefurbo: Delhio |
[redaktu] politiko
Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 26-an de januaro 1950
korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)
[redaktu] ekonomio
Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ?? Valuto: 1 rupio (Rs) Komence de la 21-a jarcento, Barato fariĝis t.n. sojlolando.
[redaktu] Historio
[redaktu] E-o en Barato
- Naren Dholokia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.
[redaktu] vidu ankaŭ
- Ĉefministroj de Barato
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj
- Naksalitoj
- Goparaju Ramachandra Rao
[redaktu] Eksteraj ligoj
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |