Auguste Forel
El Vikipedio
Auguste FOREL (naskiĝis la 1-an de septembro 1848 en Morges, kantono Vaŭdo; mortis la 27-an de julio 1931 en Yvorne, kantono Vaŭdo) estis svisa kuracisto kaj mondfama scienculo.
- Lia plej konata libro La seksa problemo ... Diri la veron sen ĉirkaŭfrazo, sed kun luma pureco, honesta malkaŝemo kaj scienca tekniko, tamen scianta resti homa kaj simpatia, jen la maniero, en kiu Forel sukcesis verki tiun libron. En la scienca mondo eĉ pli konsiderataj estas liaj laboroj pri la homa cerbo, kiun li volonte komparis kun tiu de la formikoj. Gvidanto de la kontraŭ-alkohola movado ... Li verkis egalbone france aŭ germane. Fidela membro de UEA, al kiu li regule pagis sian kotizon. Forel subtenis nian movadon, en kiu li vidis grandan ilon por forigi malsaĝajn barilojn inter homoj kaj popoloj.
- (P., Esperanto, 1931, paĝo 137.)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |