Augusto Roa Bastos
El Vikipedio
Augusto Roa Bastos (n. 13-a de junio 1917, forpasis en Asunciono la 26-an de aprilo de 2005) estas la plej grava paragvaja verkisto en la hispana lingvo.
Li loĝis dum multaj jaroj ekzilita, unue en Argentino kaj poste en Francio. Post la forigo el la povo de la multajn jarojn diktatoro Alfredo Stroessner en 1989. Dum la ekzilo li ricevis honore la hispanan civitanecon.
Liaj du plej konataj verkoj estas "Hijo de hombre" (Homido) kaj "Yo, el Supremo" (Mi, la Suprema), inspirita en la figuro de José Gaspar Rodríguez Francia, diktatoro de Paragvajo dum 26 jaroj en la komenco de la 19-a jarcento, kaj konsiderata kiel perfekta portreto de la tipa latinamerika diktatoro.
En 1989 li ricevis la Premion Cervantes, la plej prestiĝan premion por hispanlingva literaturo.
[redaktu] Bibliografio
- 1942 - El ruiseñor de la aurora, y otros poemas
- 1947-1949 - El naranjal ardiente, nocturno paraguayo
- 1950 - El fiscal
- 1960 - Hijo de hombre
- 1953 - El trueno entre las hojas
- 1967 - Los pies sobre el agua
- 1969 - Moriencia
- 1972 - Cuerpo presente, y otros textos
- 1974 - Yo, el Supremo
- 1976 - El somnámbulo
- 1979 - Lucha hasta el alba
- 1979 - Los Juegos
- 1980 - Antología personal
- 1984 - Contar un cuento, y otros relatos
- 1992 - Vigilia del Almirante
- 1996 - Madama Sui
- 1996 - Metaforismos