Azia Kongreso de Esperanto
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Azia Kongreso de Esperanto
La Azia Kongreso de Esperanto (AKE) (Azia Esperanto-Kongreso) okazas ĉiun 3-an jaron fare de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, kun la preparado fare de la Loka Kongresa Komitato (LKK).
La ĝisnunaj Kongresoj:
- Aŭgusto 1996; Ŝanghajo, Ĉinio; 486 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Azio kaj la 21a jarcento"
- Aŭgusto 1999; Hanojo, Vjetnamio; 420 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Kunlaboro por Paco, Stabileco, kaj Disvolvigo"
- Aŭgusto 2002; Seulo, Koreio;
- 4-a ĝis 8-a de marto 2005, Katmanduo, Nepalo: prokrastita pro puĉo pro la nestabila politika situacio en la lando. Antaŭaj ministroj kaj opoziciuloj estis malliberigitaj kaj sur la stratoj aperis multaj soldatoj.
La kvara Azia Kongreso nun daŭras (25-29 aŭgusto 2005)en Katmando, kie venis pli ol 40 geesperantistoj el Aziaj kaj aliaj landoj krom pli ol 100 el Nepalo. Aktualaj novaĵoj legeblaj ĉe: www.aziakongreso.modblog.com