Seulo
El Vikipedio
Vidu ankaŭ artikolon Seulo (Italio) pri komunumo en Italio.
Seulo (서울) estas la ĉefurbo de Sud-Koreio. En ĝi loĝas proksimume 10 milionoj da personoj kaj aliaj 9 milionoj en la urba kungluaĵo; kun sume 19 milionoj ĝi estas la dua plej loĝata urbo en la mondo.
La nomo Seul estis uzata ekde la epoko de la reĝlando Shilla (57 a.K. – 935 p.K.), poste la urbo nomiĝis antikve Hanjang (漢陽), poste oni ŝanĝis al Hansŏng (漢城), kiam ĝi iĝis ĉefurbo de dinastio Chosŏn en 1394 (ĝi plu konatas per tiu nomo en la ĉina lingvo). Dum la japana kolonia okupacio ĝi estis transnomita Kyŏngsŏng (京城 -- Keijō en la japana lingvo), kaj finfine reakiris la nomon Seul ĉe la liberigo en 1945.
Tie estas du flughavenoj – flughaveno Gimpo (김포 공항) kaj internacia flughaveno Incheon (인천 국제 공항).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://english.seoul.go.kr
- http://www.seoul.go.kr
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/asia-pacific/3554296.stm
- http://www.korea.net
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |