Bassas da India
El Vikipedio
Geografio > Afriko > Insulo Bassas da India < Francio
Bassas da India estas dependa teritorio de Francio, sude de Mozambika markolo, duone inter Madagaskaro kaj Mozambiko. Ĝi estas roketo ĉirkaŭata de proksimume cirkla koralinsulo, kiu apartenas al la franca teritorio de "Disaj Insuloj de la Hindia Oceano" (france: Îles éparses de l'océan Indien). Ĝiaj koordinatoj estas 21° 27' S, 39° 45' E Mapo.
- Areo: maksimume 0,2 km2 - Dum fluso, la atolo estas preskaŭ tute mergita de la maro.
- Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.
Ĝi havas Ekskluzivan Ekonomian Regionon (mara regiono, super kiu regno havas rajtojn pri la esplorado kaj uzado de maraj valoraĵoj) de 123.700 km2. La insulo ne havas vegetaĵaron, tamen ĝi estas konsiderata kiel naturorezervejo.
Bassas da India estis unue notita de portugalaj esplorantoj dum la frua 16-a jarcento, kaj iĝis franca posedaĵo en 1897.
[redaktu] Vidu ankau jenon
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.outre-mer.gouv.fr/outremer/front?id=outremer/decouvrir_outre_mer/les_iles_eparses_1049904806609
http://www.adminet.fr/site169.html
Prezentado de la Disaj Insuloj (francalingve, de la franca ministrejo por transmaraj aferoj)