Maŭricio
El Vikipedio
Maŭricio (angle: Mauritius) estas lando en Hinda Oceano.
- Landkodo: MU.
- Areo: 2.045 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Cassam UTEEM (1992).
- Ĉefurbo: Port-Luiso (407 mil).
- Loĝantaro: 1.128 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Pokapa GNP: 3.380 $.
[redaktu] La lingvoj de Maŭricio
Gravaj lingvoj krom la angla kaj la franca estas:
- Kreol Morisyen - lingvo evoluinta el la franca
- Bhojpuri - lingvo kiu devenas el Barato
- Tamil - lingvo kiu devenas el Barato
- Urdu - lingvo kiu devenas el Barato kaj Pakistano.
La lingva situacio de la malgranda insulo estas tre kompleksa. La angla estas la oficiala lingvo de la parlamento de la trafik-reguligo kaj de la lerneja administrado, sed nur 3 procentoj de la loĝantaro parolas ĝin. La franca lingvo estas la gepatra de la francoj-maŭricianoj. Ĝin ankaŭ uzas la amasinformiloj. 80 procentoj de la gazetoj estas en la franca. la maŭricia kreola lingvo estas la nacia lingvo, parolata de la plimulto de la maŭricianoj. Preskaŭ la tuta loĝantaro scipovas kaj uzas la kreolan por komuniki. La plej multaj vortoj de tiu lingvo havas francan originon, pli ol 150 devenas de la angla, pli ol 50 de barataj lingvoj kaj kelkaj vortoj el la malagasa kaj el la ĉina.
Egale al multaj kreolaj lingvoj sur franca bazo, ankaŭ la maŭricia ofte kunigas artikolon kaj vorton; ekzemple: "liver" (vintro) devenas de "l'hiver" kaj la origino de "dilo" (akvo) estas "de l'eau". Prononco de kelkaj konsonantoj iom diverĝas de la franca lingvo; ekz: en "dimanche" (dimanĉo) la fina sono "ŝ" fariĝas "s" kaj en "jambon" (ŝinko) la komenca sono "ĵ" fariĝas "z".
[redaktu] Esperanto-muziko en Maŭricio
- Mary-Jane Gaspard; stilo segao; kanto: Nur Amiko
- Negro Pou la Vi (Nigra por la vivo); stilo regeo; kanto: La Persisto
[redaktu] Eksteraj ligoj
|
|
---|---|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |