Beia
El Vikipedio
Beia (beja) (hungare Homoródbene, germane:Mehburg) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Rupea. En 1910 ĝi nombris 957 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj, hungaroj), en 1992 361 (65% rumanoj, 27% ciganoj, hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1494. Ĝi estis libera saksa vilaĝo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Administre ĝi apartenas al Caţa.