Benedikto la 3-a
El Vikipedio
Benedikto la 3-a estis la 104-a papo de la 29-a de septembro 855 ĝis la 7-a de aprilo 858.
Dum kaj post lia elekto okazis ribeletoj, ĉar la imperiestra partio subtenis la kontraŭpapon Astanazion la 3-an. Tiu enkarcerigis Benedikton, kiu tamen post iom da tempo liberiĝis kaj estis konsekrita.
Benedikto estas en la eklezia historio la oficiala posteulo de Leono la 4-a, sed en la tempon de lia oficado oni datumas ankaŭ la laŭdiran papinon Johanan. Ekzistas tri diversaj klarigoj:
- Johana ne ekzistis; ne ekzistas pruviloj pri ŝia ekzisto;
- Johana estis la posteulo de Leono, kaj Benedikto oficis nur poste dum mallonga tempo;
- Benedikto estas inventaĵo de la katolika eklezio; tiun hipotezon subtenas la fakto, ke ankaŭ pri lia oficado nur malmulto estas sciata.
Benedikto kreskigis la influon de la papa ofico. Li subtenis la sanktecon de edzeco. Dum lia oficado kreskis la diferencoj inter la katolika kaj la ortodoksa eklezioj.
Antaŭulo: Leono la 4-a 847–855 |
papo 855–858 |
Posteulo: Nikolao la 1-a 858–867 |