Ortodoksismo
El Vikipedio
Ortodoksismo estas la trie plej granda branĉo de kristanismo, havante 214 milionojn da anoj, precipe en orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. (Du aliaj branĉoj, la katolika kaj la protestanta, havas 1027 kaj 316 milionojn). Ĝi estas la orienta, greka branĉo de kristanismo, kiu havas 11% da ĉiuj kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en Grekio, Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Serbio, okcidenta Azio, kaj iuj aliaj landoj.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La ortodoksa kaj katolika branĉoj estis unu eklezio ĝis la Granda Skismo de 1054. Depost 476, kiam la Okcidenta Roma Imperio ĉesis ekzisti, la okcidenta kaj orienta eklezioj grade kreskis aparten, ĝis 1054, kiam la orienta (ortodoksa) eklezio ne plu toleris la ĉiam pli kaj pli grandiĝantan pretendon de la papo (la episkopo de Romo) je supera aŭtoritato en la eklezio. La papo fariĝis tro potenca kaj kulture barbara (barbara ĉi tie signifu kion?). Kaj ĉi tio ja estas la kriza malsamo inter la ortodoksismo kaj la katolikismo: en la katolikismo la plejalta aŭtoritato estas la papo, dum en la ortodoksismo similan aŭtoritaton posedas nur la ekumena koncilio, ĉiu episkopo estas egala al ĉiuj aliaj.
[redaktu] Doktrino
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke la Biblio estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la frua eklezioj.
Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj koncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj de doktrino kaj praktiko), estinte tre konservema depost tiam pri doktrino. Laŭ tio, la eklezioj nestoriana, armena, kopta kaj jakoba en la oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, ĉar ili ne rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke, ja rekonas la sep konciliojn, sed bedaŭrinde la papo, la episkopo de Romo, aldonis doktrinon post la sep koncilioj, tial katolikismo ankaŭ eraras. Ortodoksismo ne agnoskas la aŭtoritaton de la papo super ĉiuj Kristanoj.
[redaktu] Simileco al katolikismo
Ortodoksismo ne agnoskas, ke la papo en Romo posedas aŭtoritaton super ĉiuj Kristanoj. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke Maria ĉieliris, ĝi ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile, dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri diservo per ikonoj (t.e. bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj anĝeloj iel partoprenas en la dia, kiel preĝoj kaj la sakramentoj), praktike tia diservo estas rara inter katolikoj.
Tial, laŭ katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo de doktrino) sed skismo (malsamo de politiko). Katolikismo rekonas la sakramentojn de ortodoksismo, kvankam ne inverse.
[redaktu] Sakramentoj
Ortodoksismo neoficiale rekonas sep sakramentojn aŭ "misterojn" (la greka vorto por sakramento):
[redaktu] Moralo
La baza moralo estas la Dekalogo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.
[redaktu] Organizo
Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed ĉeno de landaj eklezioj, kiuj havas la saman doktrinon kaj sakramenton.
Ĉiu episkopo (estro de la eklezio por urbo aŭ gubernio) estas egala al ĉiuj aliaj. La eklezio de ĉiu lando aŭ gento plejparte agas sendepende de la aliaj. La "unua inter egalaj" estas la Patriarko de Konstantinopolo (la nuna Istanbulo), sed lia potenco estas pli honora ol praktika. Li estas la unua inter egaloj.
Ekzistas 14 aŭtokefalaj (sendependaj) kaj 3 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj, kiuj ĉiam estas listigitaj laŭ jena sinsekvo:
- Konstantinopola - sidejo en Istanbulo, Turkio
- Aleksandria - sidejo en Aleksandrio, Egipto
- Antiokia - sidejo en Damasko, Sirio
- Jerusalema - sidejo en Jerusalemo, Israelo
- Rusia - sidejo en Moskvo, Rusio
- Kartvela - sidejo en Tbilisi, Kartvelio
- Serba - sidejo en Beogrado, Serbio
- Rumana - sidejo en Bukareŝto, Rumanio
- Bulgara - sidejo en Sofio, Bulgario
- Kipra - sidejo en Nikozio, Kipro
- Helada - sidejo en Ateno, Grekio
- Pola - sidejo en Varsovio, Pollando
- Ĉeĥa-Slovaka - sidejo en Prago, Ĉeĥio
- Amerika - sidejo en Novjorko, Usono
- Sinaja (aŭtonoma) - sidejo de Kairo, Egipto
- Finna (aŭtonoma) - sidejo en Kuopio, Finnlando
- Japana (aŭtonoma) - sidejo en Tokio, Japanio
Sub la episkopo estas la sacerdoto aŭ sacerdotoj de ĉiu preĝejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn.
Pastro rajtas edziĝi antaŭ ordino, sed ne episkopoj nek monaĥoj.
La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la monaĥoj kiuj praktikas kristanismon konsideratan ideala, severan kaj mistikan.
[redaktu] Ortodoksismaj preĝejoj
sur tiu ekzemplo de eno de ortodoksisma preĝejo, en Samarkando, kie ankoraŭ loĝas multaj rusoj, rimarku interalie: malĉeesto de seĝoj (malsimile al nunaj katolikaj preĝejoj) nek benkoj (kiel en protestantaj preĝejoj); la Ikonostazo t. e. ĉirkaŭvando kovrita de ikonoj kiu kaŝas la altaron, kaj kien la pastro eniras tra la ankaŭ videblaj pordoj. La cirillitera surskribo dekstre legiĝas voskresje t.e. "li resurektis" (Jesuo Kristo).