Berenica Hararo (konstelacio)
El Vikipedio
Berenica Hararo | |
---|---|
Latina nomo | Coma Berenices (genitiva Comae Berenices) |
Mallongigo | Com |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) |
|
Rektascensio | 11h 52m 0s ... 13h 30m 0s |
Deklinacio | 14° 0' 0" ... 34° 0' 0" |
Areo | 386 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 42 |
Najbaraj konstelacioj | Ĉashundoj, Granda Ursino, Leono, Virgo, Bovisto |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 0 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 4,26 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -76° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -56° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Majo |
Historio | |
Unua priskribo | |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | Johann Bayer (Uranometria 1603) |
Berenica Hararo estas unu inter la konstelacioj de tera ĉiela mapo.
Unu inter la galaksioj trovantaj en tiu stelaro, NGC 4565, estas fama ĉar tre bone prezentanta formon de la galaksioj viditaj deflanke.
Ĉefaj steloj kaj ĉielaj objektoj: La steloj de tiu konstelacio estas malmulte brilaj; la plej brila, α Comae Berenices, nomata Kapringo, magnitudas nur 4-an grandecon, ĝi distancas 57 lumjarojn de ni.
Tiu konstelacio abundas je malproksimaj galaksioj (ĉ. 200 milionoj da lumjaroj). Inter ili la galaksio M99 ofte bildatas en astronomiaj libroj, ĉar ĝi tre imprese kaj tipe montras la formon de spirala galaksio.
Alia, M64, distanca 17 milionojn da lumjaroj, estas bone konata de astronomoj, ĉefe de amatoroj.