Besto
El Vikipedio
Besto estas esence ĉiu animalo, kiu ne estas homo: hundo, hamstro, abelo, baleno, salmo, mevo ktp. Tamen oni ofte distingas inter bestoj (= mamuloj kaj rampuloj) kaj birdoj, fiŝoj kaj insektoj.
Bestoj estas organismoj, kiuj ne eltiras sian energion el fotosintezo, sed nutras sin per aliaj bestaj aŭ vegetaĵaj organismoj kaj per oksigeno por la spirado. Plejmultaj bestoj estas movkapablaj kaj havas sentajn organojn.
[redaktu] Bestoj kaj homoj
Ekde la pratempo homoj admiris bestojn, batalis kontraŭ ili kaj tenis ilin kiel utilaj aŭ hejmaj bestoj. Homoj diferencigas laŭ la reciproka interrilato:
- sanktaj bestoj
- sovaĝaj bestoj
- utilaj bestoj (brutoj, tirbestoj, buĉotaj bestoj)
- hejmaj bestoj
- malutilaj bestoj
Sanktaj bestoj povas esti vivaj manifestaĵoj de bestodioj, kiujn oni ekzemple admiris en la malnova Egiptio. Dum oferaj ritoj bestoj povas esti buĉoferaĵoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Animalo
- Zoologio
- tirbesto
- Antikristo iufoje konata kiel "La Besto"
- Belulino kaj la Besto, populara folklora rakonto